ZLttismo
Bulteno de Atea Tutmonda Esoeranto-Organizo http://www. gazetoteko. com/ateo/
N° 12
Majon de 201 1
Junion
2011
Vorto de la prezidanto
Tiu ĉi numero ja konfirmas ke ni regule sukcesas aperigi du numerojn ĉiujare, praktike fine de ambaŭ semestroj, kaj mi sincere dankas ĉiujn kontribuintojn.
Mi jam rimarldgis, ke kvankam ni ateistoj de diversaj landoj havas komune ĝeneralan mondo-koncepton, tamen estas evidente ke niaj perceptoj ne entute identas, ekzemple pri la neceso dediĉi tempon por kontraŭstari la ofte senskrupulajn sintrudiĝon kaj premon fare de ĉiuspecaj eklezioj. Nia vortaro proponas diversajn terminojn : ateismo, liberpenso, evoluismo ks. kio evidentigas ke pluraj variantoj de nekredantoj kunekzistas. Cetere plej diversas la situacioj rilate al la nivelo de religia premo, al la grado de disiĝo inter la ŝtato kaj la eklezioj, ĉu tiuj intervenas en lemejoj, ĉu ili estasfinancataj de la ŝtato (dodeni ĉiuj), kaj tiel plu.
Tiu enkonduka rimarko iel estas invito al uzo de nia revuo por debati, konsciante ke ni disponas apartan atuton, t.e. komunan lingvon. Invito do al debato kaj konfrontado de ideoj kaj vidpunktoj, al raporto de diversaj spertoj el diversaj kontinentoj.
Mi deziras insisti pri la graveco de tio okazonta ĉi-somere en Oslo : unuafoja kreado de Intemacio de la Uberpenso. Ne malpli. ATEO devos iuokaze interveni plurmaniere. Ni celas unue kunesti la longan liston de organizaĵoj alvokantaj la fondadon de tiu Intemacio, due estigi nian lingvon videbla kadre defondantaj tekstoj, ekzemple proponante tradukojn en Esperanto, trie instigi ĉiun el vi en propra lando, al kontakto de liberpensaj gmpoj (esperantistaj aŭ eĉ pli bone neesperantistaj) por diskonigo de la okazaĵo, kvare konservi rilatojn post la fondado. ATEon reprezentos en Oslo nia vicprezidanto, Dominique Simeone. Un ni antaŭdankas pro tiu agado.
Por tiuj el vi kongresontaj en Kopenhago, neforgesu viziti la budon de ATEO dum la Movada Foiro, kaj la tradician kunvenon malfermitan al la publiko. Kompreneble ĉies helpo en la organizado de tiuj agadoj estos bonvenaj. Bonan legadon de nia dekdua numero kaj pli ĝenerale bonan atean agadon al vi ĉiuj !
Christian Riviere
N° 12
Majon de 201 1
2011
Junion
Lastminute :
Nia asocio ATEO ĵus kuniĝis kun grupo de laikaj asocioj kiu nomiĝas ALLIANCE. Tiu grupo estis fondita reage al religiaj premgrupoj instalitaj en Bruxelles kadre de eŭropaj
/V
institucioj. Gi estis fondita precipe de la Eŭropa Humanista Federacio kaj de la Komitato por Laika Agado (situantaj en Belgujo), kiuj unue kreis eŭropan laikan strukturon por kunigi maksimumon da laikuloj el plej diversaj partioj, sine de la Eŭropa
/V
Parlamento. Ciuj ĉefe konsentas pri la disigo de la Eklezioj kaj de
/V _
la Statoj, kaj eĉ de la Eklezioj kaj de la Politiko. Tiusence tiu strukturo atentas ke la politikaj decidoj ene de la eŭropaj
instancoj, ne estu influataj de iu ajn religiaj premgrupoj. Koncerne la lingvojn, precipe la angla estas uzata kun du aliaj lingvoj, sed
estas notinde ke aliaj lingvoj
kunestas je eŭropa nivelo, kaj tio starigas problemon de egaleco inter la partoprenantoj. Do nia
ĉeesto estas same pravigita de nia aparta interlingva kontribuo per Esperanto, kiel pro nia senreligia karakterizo.
Floros sen dio Malpia utopio Sen religio C. Riviere
Paco estu kun vi, Osama...
Aŭ arabe, Salaam alaj' kum. Senrigarde al manko de bazaj rajtoj, kiun la procedo malaperigi tiun gravan teroriston kaj murdiston havis, oni ne perdu la ideon, ke la mondo estas hodiaŭ iom pli sekura kaj ĝentila, ĉar homo, kiu deklaris akran militon al tio, kio estas la esenco de ateismo, la okcidenta civilizo, jam ne plu vivas. Li vere ne promociis homajn rajtojn kaj komprenemon inter diversaj kulturoj, kaj pro tio ni ateistoj devas gratuli nin mem pro tio, ke ial ajn vivo estas pli facile ĝuebla, ĉefe al tiuj, kiuj vojaĝas kutime, eĉ se nur al Kongresoj de Esperanto.
Mi scias, ke multaj samideanoj kritikos miajn vortojn, sed tio tamen ne ĝenas mian senton pacigan kaj ripozigan. Mi gratulas vin ĉiujn, geateistojn, ĉar Osama ne plu povas ĝeni vian pacon.
Jesuo
ATEO 12a
Paĝo 3
Junion
2011
Eŭropo - Socio
Duonmilo da viktimoj pro seksperforto de pastroj
BELGIO - la 14-an de septembro 2010.
Preskaŭ duonmilo da belgoj, plimulte viroj, denuncis ke ili estis viktimoj de seksperforto flanke de katolikaj pastroj ekde la 1950-aj jaroj. Tiuj viktimoj kiuj nun estas konataj, deklaris antaŭ la "Komisiono de Plendoj pro Seks-perforto" kreita de la belga Katolika Eklezio mem post la rivelo de granda skandalo je pederastio antaŭ somero, kaj pro kiu devis rezigni sian postenon la episkopo de Bruĝo, Roger Vangheluvve, post kiam li rekonis, ke dum pluraj jaroj li seksperfortis sian nevon.
La belga gazetaro kalkulas ĝis 800 la nombron de viktimoj ĝis nun identigitaj. La fina informo de tiu Komisiono, prezentita hieraŭ en Loveno de la sendependa infanpsikiatro Peter Adriaenssens, asertas, ke inter la ĉijaraj januaro kaj junio oni ricevis 475 atestaĵojn de viktimoj de seksperforto, el kiuj dek tri sinmortigis laŭ deklaroj de iliaj familianoj kaj aliaj ses intencis tion.
La plimulto de la harstarigaj atestaĵoj rivelas, ke la
seksperfortoj okazis inter la 50-aj kaj la 80-aj jaroj fare de monaĥoj, sed ankaŭ de instruistoj de religio kaj gvidantoj de tendumadoj kiujn partoprenis la infanoj.
Du trionoj el la denuncintoj estas viroj, kiuj nuntempe aĝas inter 50 kaj 60 jarojn, kaj la plimulto atendis jardekojn por esti kapabla paroli pri tiu "kalvario" kiun ili travivis kiam ili estis infanoj, precipe ekde la dekdua-jariĝo, kvankam en kelkaj kazoj ili eksuferis seksperforton je la dua ĝis la kvina jariĝo.
La fina informo montris, ke neniu monaĥa komunumo restis marĝene de la denuncoj. Eĉ se la episkopo de Bruĝo rezignis sian postenon, li retiriĝis al monaĥejo, proprietaĵo de la katolika Eklezio, kune kun aliaj 30 monaĥoj kaj ricevas 2800 eŭrojn monate kiel emeritan pension.
Fonto : Hispana gazeto ABC
Brugge
□ □ Antwerpen
Bruselo q
BELGIO
LUKSEMBURGIO
FRANCIO
Paĝo 4
ATEO 12
2011
Junion
Cu Dio. . .aŭ dio?
Kiam iu venas kaj demandas al mi, ĉu mi kredas je dio, mi tuj senhezite respondas : “Pri kiu dio vi demandas ?”
Ĉar pro tio ke plej ofte ni ambaŭ estas Okcidentanoj, mi certas ke antaŭ tiu demando, li/ŝi pensas pri sia Dio, tiu kies nomon oni devas majuskligi je la unua litero ; tiu, kies ado- rantoj tie kaj ĉie, nun kaj dum pasintaj tempoj, konsideris la Ununura, la Vera ...Kaj pro tio, ili juĝas sian dion la sola inda alpropigi al si la nomon kiu karakterizas la tutan kategorion.
Mi, profitante lian/ŝian surpri- zon post mia ne atend|ta demando, atakas denove: “Ĉu eble vi demandas pri Zeŭso ? Aŭ p/i Toro ? Aŭ pri Alaho ? Aŭ pri Ŝivo ? Aŭ pri Atena, Iŝtar, Iziso, ktp ? Longega estus la listo, sendube, se oni volus perdi sian tempon nomante tiom da dioj kaj diinoj kiuj estis siatempe kaj sialoke same adorataj, hodiaŭ tute forgesitaj kaj eĉ konsiderataj ridindaj homaj kreaĵoj.
Tamen, la ideo estas komprenigi lin/ŝin ke tiu dio, pri kiu li/ŝi demandas estas nur unu el vastega gediaro kreita de la homaro, ke nenio garantias ke tiu specifa dio iam estus unu el tiuj de la pasinteco jam forgesitaj kaj eĉ ridindaj !
Dubo ronĝas la kredon kaj nutras la sciencon !
La tuta ideo estas ne enkadrigi sin tie, kie tiu homo havas avantaĝon, en sia propra tereno ; tie, kie li/ŝi alkutimiĝis konsideri la solan, universalan, validan respondon pri la homa kreaĵo nomata dio. Kutime, kristanoj akceptas sen plua pripenso, ke kiam iu parolas pri dio temas nepre pri ilia dio. Kaj parenteze ni ne forgesu ke la prakristanoj estis konsiderataj kvazaŭ ateistoj, ĉar ili ne kredis je pluraj dioj : la ideo de unusola dio estis tute neimagebla por la tiutempaj kredantoj, ĉiuj multdiistaj, escepte de la hebreoj.
Multfoje, solvante krucvort- enigmon, mi trovis min antaŭ du ĉeloj koncernantaj la nomon de egipta dio. lo ege facila ! Temis pri Ra, la supera dio, la suna dio. lom poste, mi legis jenan spritan komenton : “Kompatinda Ra ! Siatempe li havis grandiozajn templojn kiuj ampleksis multe da hektaroj. Hodiaŭ sufiĉas por li du ĉeloj en krucvortenigmo !”
Ĉu iam okazos same por tiu ĉi nuntempa dio ? Nur tri ĉeletoj ? Ni memoru : ne temas pri ajna dio sed...Dio !
Hugo Mora Poitronieri, Kostariko
ATEO 12'
Paĝo 5
Junion
Ĉu ateisto, agnostikulo aŭ... teisto ?
2011
Mi dankas s-ron Jean Marin pri la evidentigo de la problemo. Ĉu ni estas ateistoj aŭ agnostikuloj ? (Ateismo, n-ro 11, bulteno de ATEO, decembron201 O-an).
Unue ni demandu pri tio, kion signifas esti “teistoVdiisto ? Kial do ĉi tiu demando ? G/ entrudiĝas tial, ke “ateisto” estas tiu, kiu neas “teismon” do nediisto. Siaflanke, diisto difiniĝas kiel tiu, kiu kredas je dio.
Nu, kion signifas dio por tiu ? Staras ĉi tie, mi opinias, la kerno de la problemo. Se iu difinas dion kiel faras ekz. Spinoza, ĉu tiu estas diisto ? Por Spinoza, dio aŭ naturo estas substanco, t.e. tio, kio estas en si kaj per si mem, tio kio ne dependas de alia por esti. Aldone, tia substanco havas atributojn, sed tio, kio ne apartenas al esenco de la substanco ne estas ĝia atri-
Paĝo 6
buto. Tial, « arbitra volo » ne estas atributo de dio/naturo.
Ĉar dio/substanco/naturo nur povas voli/deziri tion, kio estas esence necesa, kio apartenas al ĝia esenco, do ne povas kontraŭi sin mem, do ne havas arbitran volon.
La spinoza dio/naturo/ substanco estas kaj infinita kaj eterna kaj senlima kaj pensa. La dio de Spinoza ne transcendas la universon, ĝi imanentas la universon. Do tio, kion Spinoza diras pri dio, tiel diras pri la universo : memstaranta, mem kaŭzita, eterna, infinita. . .
Sed ĉu tio ĉi estas la kutima kompreno de diisto pri dio ? Tute ne. Male, la diista dio estas kutime transcenda al universo, nura penso, iimigita, kaj libera kreinto/ kreanto de la universo kiu povas, laŭ sia arbitra volo, enkadre de sia infinita potenco, ŝanĝiĉion.
ATEO 12
2011
Junion
Do, la “diismo” de Spinoza tute ne kongruas kun la diismo de la “ teistoj ”.
Ĉu la ateistoj neas la diismon de Spinoza ?
Ateistoj kutime aldonas pruvojn kontraŭ transcenda kaj libervola dio. Do, ili rifuzas la religiajn diojn, t.e. la religian ideon, kiu vidas dion kiel estulon kiu regas la mondon laŭ arbitra volo.
Ĉu ateistoj neas memstarantan universon infinitan kaj eternan ?
Tion ne faras mia ateismo. Sed mi devas ankaŭ deklari mian nekomprenon pri kio estas universo infinita kaj eterna, same kiel pri kio estas universo finita kaj tempa. Ĉi lasta postulas kreinton eksteran kaj do sendas la “solvon” de la problemo por absolutulo. Sed tio prokrastas la solvon sed ne solvas la problemon, ĉar signifon de absolutulo (same kiel de infinita kaj eterna universo) mia intelekto ne kaptas ĉar
alkutimigita al limo kaj tempo.
Ĉu mi estas agnostikulo ? Kio estas agnostikulo ? Tiu, kiu sin deklaras ne kompetenta por kompreni absoluton. Tia mi estas, sed. . .
Se agnostikulo sin deklaras nekapabla pensi la absoluton, tio verŝajne signifas ke por li/ŝi tiaj konceptoj - infinito kaj eterno - ne havas signifon, eble tial ke ili ne apartenas al lia/ŝia sperto kaj sin prezentas nur kiel neado de
kontraŭ-konceptoj, t.e. finito kaj tempo, kies senco radikas sur la ĉiutaga vivo (sperto). Sed se ŝi/li sin nomas agnostikulo kaj ne ateisto, tio ankaŭ signifas ke ŝi/li ne rifuzas tian nekompreneblan absoluton (se tute rifuzis, ŝi/li estus ateisto). Eble tio okazas en spinoza kunteksto, t.e. por li/ŝi la tuta universo povas esti hipoteze tia
(nekomprenebla) spinoza absoluto, ĉar finita kaj tempa
ATEO 12'
Paĝo 7
Junion
2011
universo estas ankaŭ por li/ŝi nekomprenebla. Do,
agnostikulo estas tiu, kiu rifuzante la religian dion (transcenda kaj arbitra volulo) sin malfermas al alia mensa dimensio iam, kiam tiaj konceptoj (infinito kaj eterno aŭ surogataj) estos taŭgaj (havos signifon por ŝi/li) por pensi la universon.
Do, agnostikulo rifuzas “teismonVdiismon laŭ senco de transcenda dio, sed ankaŭ ateismon se ĝi rilatas al rifuzo de ĉiu absoluto, sed ne kontraŭas ateismon se ĝi rilatas nur al neado de religia dio (transcenda dio).
Se tiel ankaŭ ateisto nur rifuzante transcendan dion akceptus aŭ almenaŭ ne rifuzus imanentan dion, t.e. universo infinita kaj eterna, senlima kaj pensa. Tiel dirite, ŝajnas ke oni bezonas
anstataŭigi la terminon
« ateismo », difinitan laŭ nea karaktero (neado de
“ teismo ”) per nova termino.
Per kiu ? Agnostikismo ankaŭ estas neanta termino, tiel ĝi ne sufiĉe taŭgas por difini la movon de tiu, kiu serĉas elirejon, komprenon, respondon, kio estas precize laŭ mia vidpunkto la komuna karaktero de ateismo kaj agnostikismo.
Se tiu ĉi estus ŝercema teksto mi proponus teismon (te+ism+o) sen duoblaj plusoj, kiel pli-malpli movado por serĉi pli taŭgan komprenon de la universo trinkante teon dume. Sed oni singardu : ne misdistingu ĝin je la usona politika movado «tea-party» !
Serioze, kial vi mem, atenta leganto, se konsenta, nomus Ĝin ? Mi akceptas proponojn, kaj kritikojn, kompreneble.
Amadora, la 3-an de januaro 2011
Luis Ladeira
Paĝo 8
ATEO 12
2011
Junion
Eŭropa Kortumo de la Homaj rajtoj permesas la krucifiksojn en la publikaj lernejoj I
La « Granda tribunalo », apelacia instanco de Eŭropa Kortumo de la Homaj Rajtoj, sub instigo de la registaro Berlusconi, ĵus pravigis, la 18an de marto 2011, la italan ŝtaton kiu intencas plu altrudi la ĉeeston de krucifiksoj en la publikaj lernejoj de la lando. Tiu afero estas konata kiel la « kazo Lautsi » je la nomo de la patrino de familio kiu engaĝis la jur-agadon antaŭ la italaj tribunaloj.
Kontraŭ ŝi, kunligiĝis : la katolika eklezio, sed ankaŭ, ĉefe, la grekaj registaroj (socialisma) kaj kipra (komunisma), Rusio de Putin kaj Medvedev ... kaj Monako, deziremaj defendi la « kristanajn radikojn » de Eŭropo. Pluraj laikuloj inklinis al subteno de la familio Lautsi en tiu afero, por ke tiu kompetenta eŭropa tribunalo pri « homaj rajtoj » fine defendu la laikecon, kiel antaŭa juĝo esperigis al la akuzantoj. Sed neniu artikolo de la eŭropa konvencio de la homaj rajtoj ne garantiis la laikecon kaj la klerikalaj registaroj gajnis. Kaj ankaŭ Vatikano.
Ĉar trans la kazo Lautsi, la Eŭropa Kortumo de la Homaj Rajtoj fiksis sian doktrinon kaj sian jurisprudencon, kiel pri tio memkontentis la « Sankta Sidejo » kiu, la saman tagon, heroldis venkon kaj evidentigis la gravecon de la juĝo : « Estas do rekonate je internacia jura nivelo kaj de granda aŭtoritato ke la kulturo de la homaj rajtoj ne malkongruas kun la religiaj fundamentoj de la eŭropa civilizo al kiuj la kristanismo alportis esencan kontribuon ».
Sed tiu juĝo estis redaktita kun celo de rekonkero, kaj la komuniko daŭrigas : « La
Korto same rekonas ke laŭ la principo de subsidiareco, estu garantiata al ĉiu lando spaco de memdecido koncerne la valoron de religiaj simboloj en sia pura kultura historio kaj en sia nacia identeco. »
La teksto de la oficejo pri gazetaro de Vatikano substrekas same la takson de la Korto laŭ kiu la elmontro de krucifikso ne estas « doktrino », sed « esprimo de la kultura kaj religia identecoj de la landoj kun kristana tradicio », kio konstituas la kreon de nova jura kategorio cele al refutado de ĉiuj laikaj postuloj.
Tio same evidentigas la realan signifon de « la instruado de la religia fakto en la lernejoj ».
Tiel, jur-decidaro de Eŭropo vatikana konfirmas ke la liberpensuloj de 1869, kunigitaj en Napolo dum la unua internacia kongreso de la liberpensuloj pravis kiam ili adoptis principon, ĉefe fronte al Romo klerikala laŭ kiu : « La subskribintoj ... proklamas la liberan racionalon fronte al la religia aŭtoritato, la sendependecon de la homo fronte al la despotismo de la eklezio kaj de la ŝtato ... la neceson de la abolo de ĉiu oficiala eklezio. II i asertas la bezonon de instruado ekster ĉiu religia interveno ... »
Tiuj principoj perdis nenion el sia aktualeco ĝuste kiam la liber-pensuloj de 2011 preparas novan internacian kongreson kaj kunvenos en Oslo la 10an de aŭgusto 201 1 .
Por la Disigo de la eklezioj kaj de la ŝtato en ĉiu lando ! Kontraŭ Eŭropo vatikana !
Parizon, la 24an de marto 2011 Artikolo el FNLP (Federacio Nacia de LiberPenso / Francujo)
ATEO 12'
Paĝo 9
Junion
2011
Scienco
Ekhavu ideon ◄
Testu ĝin eksperimente
Ĉu la indikajoj subtenas la ideon?
Ellaboru teorion
Uzu la teorion por kompreni pli bone la universon
Malkovru novajn indikaĵojn
Plibonigu la teorion
Ĉu eblas modifi la teorion por klarigi la novajn indikaĵojn?
Paĝo 10
ATEO 12
Junion
2011
La verda libreto de Ĥomejni
« Principoj politikaj, filozofaj sociaj kaj religiaj »
Eldonejo iibera Hatier
Ĝi meritas atentan legadon.
Oni malkovras strangajn regulojn :
Aĝo de la geedziĝo :
En Irano, (kaj en multaj musulmanaj landoj) la laŭleĝa aĝo de la geedziĝo estas decidita per la geedziĝo (plenumita) inter Aiŝa kaj Mahomet.
Nu, tiu ĉi metis tiun knabineton en sian liton je la naŭa jaraĝo.
Pureco :
La viro kiu ejakulis kaj ankoraŭ ne sin lavis ne devas ...(naŭ malpermesoj) ...
1a - trinki kaj manĝi
2a - legi pli ol naŭ versiklojn de
la Korano
Kiam la ajatolo Khomeiny ekregis, li mallevis la aĝon de la geedziĝo ĝis la naŭa.
Ĝi estis dekses-jara sub la Ŝaho.
Pedofilio : (aliaj religiaj
4a - tinkturi siajn harojn de la barbo per henao.
Koito :
Se viro estas ekscitita de alia virino ol de sia, sed koitas kun la sia, estas preferinde ke li ne preĝu se li ŝvitis. Sed « se li koitas unue kun sia laŭleĝa edzino kaj poste kun alia virino, li povas preĝi, eĉ se li ŝvitis.
referencoj)
« Tiu kiu rezistas al la tentiĝo de la pedofilio estos rekompencita en la Paradizo, disponante pri knaboj »
El « Pensoj de musulmano pri la seksa temo » de la ŝejko Muhamad Galal Keshke, eldonita en Egiptujo de la Instituto por la musulmana mondo de Kajro.
Paĝo 12
ATEO 12
2011
Junion
Li dekretis, la 22an de julio 1984 ke « tiu libro ne kontraŭas la instruojn de Islamo »
« En la Paradizo estos ankaŭ knaboj eterne junaj » ( Korano - Surato 76-19)
« Viro rajtas havi seksan plezuron de infano tiom juna kiom bebo, sed li ne rajtas penetri, sed sodomii la infanon » (« Tahriroivasyleh » 4an volumon - Darol Orm - GOM- lran-1990)
Komentario :
« Kie Islamo pasas, civilizacio mortas » (Ibn Khaldum)
Kaj nun, por ne esti akuzata
Persona opinio pri konstruado de religiejo
La ateisto kiu mi estas, ne komprenas la iesan super- reagon, fronte al la planado konstrui moskeojn ...
Dume, mi mem koler-reagas ke Publika Mono estas disspezita por pseŭdo-publikaj konstruaĵoj,
esti malamiko de Islamo, ni ekrigardu al katolikismo :
USA : 4400 pedofilaj pastroj 11000 infanoj viktimoj inter 1 930 kaj 2002
Irlando : 14500 viktimoj de seksaj perfortoj en la katolikaj lernejoj kaj pensionoj.
Kaj nun iom da humuro :
« Laŭ la skalo de la valoroj, neniam la instruisto povos anstataŭi la pastron ».
Nicolas Sarkozy - prezidento de Francujo ĉe Latran (Romo) - la 20an de decembro 2007
Jean Marin (Francujo)
kiuj estas tiu amaso da preĝejoj (cent kvindek nur en la departemento Sarthe), kapeloj kaj tiuj monovoraj katedraloj !! La kvazaŭ-sankta franca ĉies-heredaĵo : gratulon al lando kiu titolas sin « laika » !
Kiam do ni komprenos en Francujo, ke la leĝo de 1905
ATEO 12'
Paĝo 13
Junion
2011
enhavas esencan breĉon, t.e. la devigon al ŝtato konservi en bona stato, per la mono de ĉiuj civitanoj, la religiajn konstruaĵojn (preskaŭ cent- pro-cente katolikajn) jam ekzistantajn antaŭ la dato de 1905 ? Tiu kaptilo, skribita en la leĝo de 1905 estu denuncita !
Ĉiujn aliajn publikajn konstruaĵojn oni akuzas ke ili tro multe kostas al la Ŝtato kvankam ili estas evidente malpli multnombraj en ĉiu departemento : fakte, kiom da hospitaloj, da lernejoj, da kolegioj, da tribunaloj, da malliberejoj ... apenaŭ po 150 en ĉiu departemento.
Ekzemple la urbo de Rouen en Normandio, nomata la urbo kun cent preĝejturoj ! Kiom da publikaj konstruaĵoj, kvankam ĝuste tiujn oni akuzas ke ili tro multe kostas, same kiel en la tuta lando ?
Vi komprenu kial mi ne ŝatas eniri en preĝejon : laŭ mi tiu ĉi « ĉiesheredaĵo » signifas
subpremon de la popolo kiun oni revigas pri pli bona vivo, sed ja pli malfrue, post la morto (kio lasas la potenculojn trankvilaj ĉi
sube). Ĉio ĉi implicas ke la postulo pri konstruado de moskeoj estas pravigebla : same kiel la mulsumanoj, mi opinias neakcepteble pagi por religio kiu ne koncernas min (ĉu ne temas pri postulo tipe laika ?).
Mi scias ke la Liberpenso denuncas iujn situaciojn, sed laŭ mi tio ne sufiĉas. La obseda demando estas por mi : kiom ĉiu franca civitano, loĝanta en laika lando, devas oferi por financi la renovigadon de tiuj miloj da konstruaĵoj katolikaj, oficiale « publikaj » plus la helpon al restaŭrado de privataj kapeloj ?? Po kiom da miloj da eŭroj tio signifas ŝulde de ĉiu civitano, inkluzive la nenombreblajn danteskajn vorkejojn realigitajn de trideko da jaroj ? Certe tiu informo estus eksternatura revelacio ! Miaflanke, mi opinias ke se tio iam estos taksita, la problemo de financado de socialaj kasoj sonos alimaniere ! Jen mia sabat-matena korkrio !
Annick VVaflart (Francujo)
Paĝo 14
ATEO 12
2011
Junion
Italujo rajtas
uzi siajn krucifiksojn en la publikaj lernejoj
El la taggazeto Ouest-France.
Vendredon, la 18an de marto 2011.
Italujo ne bezonos malpendigi la
krucifiksojn el la muroj de siaj
publikaj lernejoj, ĉar la religiaj
simboloj ne influas la lernantojn,
prijuĝis vendredon la Eŭropa
Kortumo pri Homaj Rajtoj, tiel
malkonfirmante antaŭan decidon.
En novembro 2009, la Kortumo en Strasburgo prijuĝis la ĉeeston de la kruco en la transalpaj lernejoj, kiel « kontraŭaj al la rajto de la gepatroj eduki siajn infanojn laŭ siaj konvinkoj » kaj « laŭ la rajto de la infanoj je religia kaj konscienca liberecoj ». Tiu decido estigis protestegojn en la duoninsulo kaj Romo apelaciis la Kortumon. Vendredon, Vatikano taksis la decidon « kontentiga** ».
(*) La Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj (EKHR) en Strasburgo opiniis la 18an de marto 2011, ke temas pri « pasiva simbolo », do, simbolo ne kontraŭa al la rajto. Jen hipokriteco diskonigita en la taggazeto La Stampa de la maldekstra centro.
En la ĉiusemajna gazeto Courrier International n° 1064 de la 24 a ĝis la 30a de marto 2011, p.26, la politologo-historiisto Gian Enrico RUSCONI skribis : « [...] Tiel la EKHR deklaris senofenda la plej gravan religian signon en Okcidento, kaj banaligis ĝin je la rango de simpla identiga signo. Jen senriska deklaro ![...] »
(**) Ĉu samas ĉe la publikaj lernejoj ? ...Jen vere stranga deklaro de la EKHR !
Tradukis kaj komunikis :
Jackie Huberdeau (Francujo)
ATEO 12'
Paĝo 15
Junion
2011
Dio laŭ homa mezuro
Mi lastatempe parolis kun viro, kiu esprimis sian opinion, laŭ kiu nia mondo estis kreita antaŭ nur 5770 jaroj. Ĉu mi diskutis kun li ? Fakte ne. Se inteligenta, bone edukita plenaĝulo serioze kredas ion tian, estas senutile supozi, ke oni konvinkos lin ŝanĝi sian ideon.
Kaj se mi volus diskuti pri tio, kiujn argumentojn mi uzus ?
Mi neniam mem kalkulis la aĝon de Tero, nek havas sciojn por fari tion. Sed mi scias, ke respektindaj sciencistoj el multaj fakoj studis tiun demandon dum proksimume la lastaj 150 jaroj, kaj ke iom post iom ili kunmetas koheran bildon ne nur rilate al la aĝo de nia Tero sed de la tuta universo. La aĝo de la rokoj estas mezurebla per sciencaj rimedoj, same kiel la distanco inter la steloj, kaj efektive la lumo de malproksimaj steloj vojaĝis multe pli ol kelkajn
milojn da jaroj por atingi nin. (Aŭ ĉu ni supozu, ke kiam Dio kreis la stelojn, li kreis ilin tiaj, ke ilia lumo jam atingu nian planedon, kvazaŭ ĝi jam vojaĝis la necesan distancon ?)
Sciencistoj kalkulas ke nia mondo havas proksimume 4500 milionojn da jaroj. Dum tiuj neimageblaj jarmilionoj, formiĝis la oceanoj kaj la montoj, ekestis la unuaj unu- ĉelaj estaĵoj, ekvivis kaj formortis tutaj kategorioj da vivantaj estaĵoj, ĝis la Kambria Eksplodo antaŭ 530 milionoj da jaroj. (La Kambria Eksplodo estas periodo, kiu mem daŭris milionojn da jaroj, kiam relative subite aperis amaso da novaj vivoformoj, la antaŭuloj de la modernaj specioj.) La dinosaŭroj regis Teron dum 160 milionoj da jaroj ; kompare kun ili niaj du aŭ tri milionoj estas apenaŭ menciindaj. Temas pri bildo kies grandiozeco kaj vasteco defias la imagokapablon de la homa menso.
Ni tiom kutimas senĝene paroli pri milionoj kaj miliardoj, ke estas malfacile
Paĝo 16
ATEO 12
2011
Junion
por ni kompreni, kiom gigantaj pruvojn de la sciencistoj. En estas tiuj nombroj. Por nombri Interreto facile troveblas ĝis miliono, ekzemple, retpaĝoj de fanatikuloj, kiuj nombrante rapide kaj asertas, ke la dinosaŭroj senpaŭze tage kaj nokte, oni vivis antaŭ 4-5000 jaroj, bezonus unu semajnon. (Je pli samtempe kun la homoj, ke realisma ritmo, oni bezonus ili estas menciitaj en la Biblio almenaŭ unu monaton.) Por per la nomoj Behemoto kaj atingi miliardon necesus mil Levjatano, kaj ke ili pereis semajnoj, t.e. iom pli ol dek pro la inundo de Noaĥo*. Por naŭ jaroj. Kaj por atingi 4,5 tiaj homoj, nenio validas miliardojn, t.e. la aĝo de Tero krom la enhavo de libro en jaroj, necesus tuta vivo. verkita antaŭ 3000 jaroj de Rilate al sia dio, religiuloj primitiva tribo, kiu konis ŝatas uzi esprimojn kiajn : nenion ekster la rakontoj, “transpasanta ĉian komprenon”. popoloj kaj bestoj de la Kaj tamen ili prezentas al ni propra ĉirkaŭaĵo. universon, kiu aĝas nur ses mil Ne la sciencistoj kaj jarojn : universon malgrandan, ateistoj malgrandigas la kompreneblan, tute ne ekster gloron kaj nekompreneblon la imagokapablo de normala de la universo, sed la homo. Tio, kio efektive religiuloj mem, kiuj rakontas transpasas nian komprenon, pri ĝia ekesto per fabelo tiel estas la vasta tempospaco de la simpla, ke eĉ infano povus ekzisto de nia Tero. Estas kompreni ĝin. (Parolanta ironie, ke la religiuloj mem serpento !) Tiuj homoj ne reduktis nian Teron al la volas agnoski la tempan malgrandeco de la homa vastecon de la universo. komprenkapablo, dum la Supozeble neniu el ili sciencistoj donas al ni aŭdacus nei ĝian spacan universon neimageble vastan vastecon — eĉ por la plej kaj grandiozan. fanatika fundamentisto ne plu
Bedaŭrinde ekzistas tro da eblas reiri al la epoko de la homoj, kiuj rifuzas aŭskulti la plata Tero kaj de la vojaĝanta
ATEO 12'
Paĝo 17
Junion
2011
Suno. Sed kiun rolon ludas ilia dio en tio ? Estas imageble, ke la dio de la Biblio kreis etan mondon antaŭ ses mil jaroj. Tiu dio estis tro malgranda por krei nian universon.
* En sia traduko de la Malnova Testamento,
Zamenhof uzis la neasimilitan nomon Noa. Tamen, tiel konata nomo bezonas propran formon en Esperanto. Post diskuto kun israela esperantisto Josef Ŝemer mi proponas Noaĥo surbaze de la hebrea prononco.
Anna Lovvenstein (Italujo)
Koplo n-ro 15
Ne tion nomu miraklo ke Estulo ĉiopova Ĉion kreus, sed la fakton ke el prasup’ evoluis didelfoj, dafnoj, delfenoj, sorikoj, spikoj kaj ŝarkoj.
Jorge Camacho
(el Koploj kaj filandroj, eld. Mondial, Novjorko, 2009)
Unuflanka
dialogo
Ĉu vi scias, ke la Papo deziras dialogi kun vi ? Vatikano en marto 2011 lanĉis serion da publikaj dialogoj kun
nekredantoj, klarigante ke ĝi deziras ne disputi sed serĉi komunan terenon. Kian
komunan terenon Vatikano deziras trovi kun
nekredantoj ? Laŭ informo de la internacia novaĵagento Reuters, la celo de Papo Benedikto estas reloki
religiajn konsiderojn en la centron de modernaj sociaj debatoj. Evidente tre interesa celo por la Papo mem, sed kial li supozas, ke nekredantoj havus intereson helpi lin pri ĝia realigo ?
Publika debato inter la Papo kaj konata ateisto kiel, ekzemple, Richards Davvkins, estus tre interesa okazo. Sed ŝajne Vatikano timas, ke
Paĝo 18
ATEO 12
2011
Junion
Davvkins povus esti tro lerta debatanto por riski tian renkontiĝon. Kiam ĝi unue anoncis la planitajn dialogojn pasintan jaron, ĝi tuj klarigis, ke “sarkasmaj” ateistoj ne estos invititaj. La prezidanto de la Eklezia Konsilantaro por Kulturo, Ĉefepiskopo Gianfranco Ravasi,
precizigis en intervjuo kun katolika ĵurnalo, ke la organizantoj interesiĝas nur pri “nobla ateismo aŭ agnostikismo, ne la polemika speco - do ne pri tiaj ateistoj kiaj [Piergiorgio] Odifreddi en Italujo, [Michel] Onfray en Francujo, [Christopher] Hitchens kaj [Richard] Davvkins”.
La unua debato okazis la 25an de marto en la korto de la katedralo Notre Dame en Parizo : evidente tre taŭga loko por komuna renkontiĝo inter kredantoj kaj nekredantoj. La programo inkluzivis filmitan
bonvenigon de la Papo per ekranego (ŝajne la nekredantoj ne estis invititaj saluti siavice), sekvatan de preĝado kaj meditado interne
de la katedralo. La Papo klarigis en sia mesaĝo : “Por kelkaj el vi tio estos preĝo al Dio, kiun vi konas pro la fido, sed por aliaj ĝi povus esti preĝo al nekonata Dio.” Li daŭrigis per invito al la nekredantoj malfermi siajn korojn al la Sanktaj Skriboj, kaj
eventuale permesi al siaj fermitaj emocioj leviĝi al la nekonata Dio. Dave
Silverman, vicprezidanto de Usonaj Ateistoj, kritikis Vatikanon pro ĝia rifuzo inviti la plej famajn ateistojn partopreni en la okazaĵo. Li diris, “La decido forŝlosi ilin starigas seriozajn demandojn pri la veraj intencoj de Vatikano, kaj pri ĝia dediĉiteco al aŭtentikaj intelektaj
debatado kaj esplorado.”
Anna Lowenstein
(Italujo)
ATEO 12'
Paĝo 19
Ateismo
organo de ATEO
Atea Tutmonda Esperanto-Organizo
Bonvolu sendi viajn artikolojn al : christian.riviere@laposte.fr
Vorto de la prezidanto . 2
Lastminute . 3
Paco estu kun vi, Osama . 3
Eŭropo- socio . 4
Ĉu Dio ... aŭ dio ? . 5
Ĉu ateisto, agnostikulo aŭ ... teisto ? . 6
Eŭropa kortumo (aktualaĵo) . 9
Scienco kaj Fido . 10
Verda libreto de Ĥomejni . 12
Italujo rajtas . 15
Dio laŭ homa mezuro . 16
Koplo n-ro15 . 18
Unuflanka dialogo . 18
Kovrilo : Krucifikso en kiaso !
Jarkotizo : €15 Konto ateo-y ĉe UEA
Prezidanto: Christian Riviere, Francujo Vicprezidanto: Dominique Simeone, Francujo Sekretario: Anna Lovvenstein, Italujo Kasisto: Dieter Rooke, Svislando Estrarano: Yamasaki Seiko, Japanujo Redaktoro: Jesuo de las Heras, Hispanujo
Por informoj : Anna Lovvenstein, via del Castello, 00036 Palestrina, Italujo anna.lowenstein@esperanto.org